Gheorghe Gheorghiu-Dej | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Gheorghe Gheorghiu-Dej | |||||
Naskonomo | Gheorghe Gheorghiu | ||||
Naskiĝo | 8-an de novembro 1901 en Bârlad | ||||
Morto | 19-an de marto 1965 (63-jaraĝa) en Bukareŝto | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | Pulma kancero vd | ||||
Tombo | Tombejo Bellu vd | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Partio | Rumana Komunista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Lica Gheorghiu (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gheorghe GHEORGHIU-DEJ [gjorge gjorgiŭ deĵ] (nask. la 8-an de novembro 1901 en Bârlad, mortis la 19-an de marto 1965 en Bukareŝto) estis rumana politikisto kaj komunisma ŝtatestro.
En 1933 Gheorghiu-Dej organizis faman strikon de rumanaj fervojistoj, pro kiu estis kondamnita al mallibero.
La 23-an de aŭgusto 1944 li ekregis en Rumana Komunista Partio, en 1945 li estis nomumita ĝenerala sekretario de la partio. Gheorghiu-Dej respondecis pri modernigo de Rumanio, interalie kolektivigo en la vilaĝoj, naciigo de la industrio kaj konstruo de la kanalo Danubo-Nigra Maro. En 1953, kadre de la lukto kontraŭ la "cionisma minaco", li sukcesis forŝovi Ana Pauker de la regado.
Inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Gheorghiu-Dej pliakrigis la oficialan sintenon al Sovetunio. Tiam interalie Rumanion forlasis la sovetiaj trupoj (1958).
Li mortis en 1965 pro kancero. Lia posteulo fariĝis Nicolae Ceaușescu.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search